Watzmann

La Watzmann kaj la urbo Berchtesgaden
plena silueto

La Watzmann estas la centra montmasivo de la Alpoj de Berchtesgaden. Ĝi troviĝas en suda Germanio, ĉe la limo al Aŭstrio. La plej alta pinto de la masivo estas la Watzmann-Mittelspitze (2713 m). Sekvas la malgranda Watzmann, kiu nomiĝas ankaŭ Watzmann-edzino (2307 m) kaj la kvin infanoj: unua infano (2247 m), dua infano (2230 m), tria infano (2165 m), kvara infano (2270 m), konata kiel Watzmann-virgulino kaj la kvina infano (2225 m). En Germanio la Watzmann-masivo estas la plej alta montmasivo, kiu per sia tuta bazo troviĝas sur germana tereno. Zugspitze (2962 m), Schneefernerkopf (2875 m) en Zugspitz-montmasivo kaj Hochwanner (2746 m) en Wetterstein-montmasivo estas pintoj sur la limo al Aŭstrio/Tirolo.


Developed by StudentB